D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014

Mia vizito al pakistano en la marto de 2014
-raporto pri la partopreno en la 2-a sudazia konferenco de esp.
d-ro so gilsu(koreo)

1. Partopreno en la 2-a sudazia konferenco de esperanto
25~28 feb. 2014 / lahore pakistano

Mia unua vojaĝo al pakistano realiĝis dank’ al la partopreno en la 2-a sudazia seminario de esperanto. en la seminario mi rimarkis, ke pakistano havas fekundan terenon por e-movado, ĉar ili bone regas anglan lingvon. se bonaj esperantistoj, kiuj dise troviĝas, kunlaborus, nia movado certe prosperos rapide. kontraŭsupoze en la seminario fraŭinoj, sinjorinoj libere kaj aktive esprimas siajn opiniojn. venis el alia urbo multan, unu tuta familio.

vivu-esperanto-300x168 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
Vivu Esperanto

Ni havis prelegojn en pakistana studcentro de punjab universitato. partoprenis estraro de la studcentro, profesoroj kaj studentoj en superuniversitato. 30 partoprenantoj kun granda scivolemo aŭskultis prelegojn pri esperanto. s-ro bhrato el nepalo, prof. saeed prelegis en angla lingvo, kaj mi en esperanto kun interpreto en anglan.
Mi emfazis la praktikecon de esperanto en diversaj fakoj, por kio mi prezentis mian 50-jaran e-uzadon por vojaĝo, denaskaj esperantistoj de miaj 2 filoj, filatelio ktp. ne mankas ridetoj de studentinoj de magistriga kaj doktoriga kursoj, kiuj diligente demandis kaj partoprenis en diskuto. bedaŭrinde mankis nur la tempo. min mirigis, ke unu studentino, kiu skribis al mi retpoŝton en esperanto post unu monato.

2. Internacia konferenco por mondpaco kaj harmonio.
Survoje al islmabado, ĉefurbo de pakistano, prof. saeed aranĝis mian prelegon en iu internacia konferenco. la neatendita aranĝo tamen ne ĝenis min, ĉar la temo tre plaĉis al mi: “la rolo de islamo kaj budhismo por porgresigi mondajn pacon kaj harmonion”

sokorea-bikshotajlanda-saeedpakistana-dum-konferenco-1024x449 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
So(korea), Biksho(tajlanda), Saeed(pakistana) dum konferenco

En la tago de komferenco malfruis prof. saeed kaj diris: “ĵus antaŭ kelkaj horoj talebanoj bombis la tribunalon, kaj nun la kontrolo estas tre severa.” televida novaĵo diras, ke 23 personoj mortis inkluzive juĝiston. sed konferencejo estas tre trankvila. “jam ordinara afero.” diris prof. saeed. mi partoprenis trankvile la konferencon ĉar jam policistoj plenas en la urbo.
azia klubo okazigis la konferencon kunlabre kun tajlanda budhisma societo. mi prelegis pri tre granda temo
“La rolo de budhismo por monda paco.”

En mia prelego mi emfazis jenajn du punktojn
① la vero estas unu, la vero estas simpla kaj facila.
② vero estas unu; “faru bonon kaj ne faru malbono”, “amu sed ne malamu.”

Mi detale menciis la frazojn el kurano, sankta biblio, konfuceanismo kaj budhismaj sutroj. kaj konkludis: “la principo de ĉiuj religioj, ĉiuj pensoj samas, kiuj strebas bonon kaj amon. sed ili interpretas laŭ siaj komprenoj kaj propraj celoj, el kiuj naskiĝas malpaco kaj malamo.”
mi prelegis kompreneble en esperanto. mia prelego estis tre sukcesa danke al la brila interpreto de prof. saeed.

3. Vizitoj al historiaj restaĵoj de budhismo.

La norda parto de pakistano estas la origina loko de mahajana budhismo, kie troviĝas multaj vizitendaj lokoj por budhistoj. tre speciala vizito al la templo Takt-e-bahi okazis la sekvantan tagon de la konferenco. tuta partoprenantaro vizitis unu el la plej malnovaj kaj grandaj temploj en la mondo. tre nekutime, antaŭiĝis policanoj kun pafiloj. mi estis intervjuita de ĵurnalistoj kaj de televidaj raportistoj. kompreneble mi parolas nur en esperanto, kaj prof. saeed lerte interpretas. trupo da policistoj okupis ĉie por protekti nin kotraŭ teroristoj, eĉ ĉe la pintoj de la najbaraj montoj. la policistoj ne kontrolas min sed bonege gardas.
Mi eskapis el la oficiala grupo por plene spekti la historian templon, kaj foti laŭeble multajn. tre ekzotika estas partopreno de bikŝuo kaj aliaj 2 budhistoj el tajlando en islama socio. estis tre nekutima sceno, ke la bikŝuo el tajlando klarigas tre bazan scion pri budhismo. la fakto, ke islamanoj aŭskultas la predikon de budhisma bonzo, estus la unua paŝo al la mondaj paco kaj harmonio. ni tre libere vizitas ĉiujn angulojn de la templo, dum policistoj perfekte gardis nin.
Post la vizito al la templo ni iris al univ. abdul wali khan en la urbo mardan por partopreni en la fermo de la konferenco, ĉar la univ. estas ankuaŭ kunorganizanto. vicprez. de la univ. prezentas min al akceptantoj. la gastigantoj kaj studentoj kun tradicia kostumo varme bonvenigas nin. plenas partoprenantoj en la fermo. mi ankaŭ devis partopreni en la donantoj de atestilo al la partoprenantoj, ĉar mi ests unu el 4 eksterlandandoj.

la-templo-Takt-e-bahi-300x200 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
La templo Takt-e-Bahi

 

univ.-abdul-wali-khan-300x229 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
Univ. Abdul Wali Khan

Proksime de la universitato situas la fama urbo peŝawar, la landlima urbo inter pakistano kaj afganistano. multaj malrekomendis viziti la urbon peŝawar pro la danĝera situacio. ĉar la regiono ĉefe loĝas talebanoj. ni tamen vizitis dank’ al la perfekta aranĝo kaj akompano de prof. saeed mem. mi sukcese vizitis budhismajn ruinojn kaj la muzeon peŝawar, kiu havas plej riĉan kolekton de antikvaj elfosaĵoj pri budhismo.

4. Viziti indus-civilizacion, unu el 4 mondaj civilizacioj

1) Harappa, la ruino de unue eltrovita Indus-civilizacio

Dum la konferenco, mi kaj aliaj du nepalaj amikoj ekskursis en harappa, la plej frue elfosita ruino de indus-civilizacio, sub la gvido de prof. saeed, kiu ankaŭ unuafoje vizitis la ruinon dank’ al la tuttaga ekskurso.
Pakistano havas abundajn historie vizitindajn lokojn, el kiuj harappa estas ĉefa loko. mi povas diri, ke pakistano estas tre alloga lando por turistoj, sed tre bedaŭrinde lkk ne aranĝis antaŭ- kaj post-kongresan programerojn.

tuttaga-ekskurso-en-harappa-300x164 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
Tuttaga ekskurso en Harappa

2) Mohenjo-daro, la plej grandioza ruino de Indus-civilizacio.
Ni flugis al karaĉi la plej suda urbo de pakistano. tie atendis nin alia afabla gastamo. ili ne estas konatoj, nek parencoj, nek esperantistoj. iu sinjoro, kiu auskultis mian prelegon prezentis sian amikon. s-ro Amir Ali Abro atendis nin kun polica eskorto ĝis la nokto, kaj venigis nin al sia propra hejmo. kaj s-ro Asif Raza Morio, amiko de d-ro asif loĝanta tuj apude estis hazarde specialisto pri indus-civilizacio. d-ro Amir kaj s-ro Asif bonvolis nin gvidi en mohenjo-daro dum tuta tago detale kaj sekure ĝis la adiaŭo en fluĝhaveno.

amikoj-en-mohen-jo-daro-300x153 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
Amikoj en Mohen-jo-daro

5. La ridetoj de Pakistanoj.

Dum la 15-taga vojaĝo en pakistano, multaj pakistananoj volis kune fotiĝi kun ni. mi ĉiam vidis de iliaj mienoj la scivolemojn kaj ridetojn. multaj, tre multaj junuloj portis siajn proprajn fotilojn, kaj diligente fotis. en la gvidlibro de vojaĝo en pakistano, oni menciis pri la atentigo de fotado en islamaj landoj. sed en pakistano mi nemiam sentis ian danĝeron dum fotado. kiam mi ekfotas kelkajn homojn, tuj amasiĝas amase, kaj gaje pozas. mi ne povis trankvile promeni en la parko, kaj mi decidis ĝui la troan gastamon de ili. ni ne estas famaj aktoroj, nek junaj belaj homoj, sed ne gravas. ĉiam ni estas la plej famaj fotitoj.
ni ambaŭflanke tute ne demandas pri privataj aferoj, ne postulas eĉ retpoŝtan adreson. nur la fakto, ke ni kune fotiĝas, sufiĉas. ili ĉiam donacas al ni siajn plej feliĉajn ridetojn, vere elkorajn. ili ne parolas esperanton, ni ne parolas pakistane, sed ridas kaj gajas. ni estas homarano kaj amiko.

Mi kaj mia edzino ekflugis de karachi flughaveno por partopreni en la 1-a iran e-kongreso.

Oni povas vidi pli detalan raporton kun 100 da fotoj

oni-povas-vidi-pli-detalan-raporton-300x235 D-ro So Gilsu vizito al Pakistano en la Marto de 2014
Oni povas vidi pli detalan raporton kun 100 da fotoj